Cxe varma maro

Eĥ, Odeso, la perlo ĉe maro...
Mia avo naskiĝis en Odeso. Eble tiel dirus ankaŭ mi, se estus odesano, sed mi naskiĝis en Mariupolo kaj parolas tiel pri ĝi. Pri la urbo ĉe varma Azova maro.

Vere, mi povas nenion diri - preskaŭ ne memoras ĝin. Restis solajn sentoj: suno, nuboj, plaĝo, malhelaj ondoj, baraĵo de infanĝardeno n-ro 1, mastikitis lernejaj plankoj, sovaĝa vinbero, sekaj folioj en herbario, parko, bretoj plenaj de malnovaj libroj, loĝejo en la Ĉemara distrikto, avo Senĉjo kun glaciaĵo, flughaveno...

Kiam mi aĝis 7 jarojn, ni elveturis al Okcidenta Siberio. Preskaŭ ĉiusomere mi revenis kaj estis atestanto, kiel la urbo velkadis, forveturadis junuloj, restis maljunuloj. Kiam Ukrainio atingis do sendependecon, Mariupolo, kun tuta nova ŝtato, komnencis mortadi. Ruiniĝis, iam fortega, industrio, regula sistemo de provizado. Plioftiĝis elverŝadoj de elĵetadoj el urbkanalaro en Azovmaron - oni fermis plaĝojn.

Viktor Gjugo, ŝajnas, diris:
Vundojn dolorigitaj al la Patrujo, ĉiu el ni sensas en profundo de sia koro.