Cxi-jare en Jerusalemo!

La novembro de 1994a, la urbo Ekaterinburg, Ruslando. Mi iris strate al la Muzeo de Arto. Okaze mi ekvidis ulon eksplicite trotuare vendis en kestoj de kolumbiaj bananoj lernolibrojn de diversaj lingvoj. Dum fingrumado latinajn vortarojn, inter dikaj lernolibroj de japana kaj ĉina, inter Esperanto kaj greka, mi okaze trafis al malgranda, malbone aldonis lernolibro "13 lecionoj de hebrea"...

Oni parolas, ke la hebreo neniam mortas en hebreo. Eĉ kiam li rezignis de sia popolo, eĉ en asimiliĝa, forgesa sian radikojn homo, eĉ en tiu, en kiu de lia hebreeco restis nur surskribo en pasporto - estas viva. "Am israel ĥaj" - la hebrea popolo estas viva - tial oni skribis mure de naziaj mortotendaroj...

Subite mi ekrememoris, ke mi estas hebreo. Mi formetis vortaron de latina kaj aĉetis la "13 lecionojn".

Ekster la fenestroj neĝis. Sur supra lito de prema litvagono mi ree foliumis Biblion ilustrita gravuraĵojn de Gjustav Dore. Fine de la libro estas scenio, kie anĝelo aperigas al apostolo Iohano estontecan Oran Jerusalemon. Tiam, sur supra lito de prema litvagovo, sen iun konscian kaŭzon mi decidis reveni Israelon. Poste mi adaptis al la respondo sendeziron servi en la rusia armeo, deziron lerni en Israelo, senperspektivecon de mia plua viva en Rusio... Sed komence estis lernolibro de hebrea kaj Gjustav Dore.

Israelo estas malgranda lando, ĉirkaŭigita flanke de ĉiuj per malamikoj, malfermas por ĝia civitanoj vastan agosferon senmalvasta per landlimoj. Israelo por mi estas libero de agado kaj eventualeco iri antaŭen. Tiel tio konceptis je 94a, tiel mi pensas kaj nun en mia tel-aviva loĝejo.

Post iom da tempo eliĝis, ke la vorton "Patrujo" ekasociiĝis al mi jam ne kun la tajgo kaj nordaj lagoj, sed kun sablaj dunoj borde Mediteraneo kaj kun pinoj flanke monta vojo, kiu altiĝas Jerusalemon.

 

Daŭro sekvas

[oktobto 1998 - marto 2000]

Logo